Versioj de Solus ne malpli novaj ol 4.7 subtenas Flatpak — neniu agordado necesas! Oni instalas Flatpak-programojn per Bazaar.
Se Flatpak ne estas instalita, sekvu la jenajn instrukciojn por instali ĝin.
Por instali Flatpak sur Solus, lanĉu la programon Terminalo, kaj rulu la jenon:
Flathub estas la plej bona loko akiri Flatpak-programojn. Por atingi ĝin, elŝutu kaj instalu la Flathub-deponejodosieron, aŭ rulu la jenon en terminalo:
Ŝaltinte Flathub, instalu Bazaar rekte el Flathub rulante la jenon:
Poste, lanĉu ĝin per via labortablo por grafike instali Flatpak-programojn.
Por fini la instalon, restartigu vian sistemon. Nun vi pretas instali programojn!