Flatpak estas apriore instalita ĉe Manjaro versio 20 aŭ pli nova.
Por aktivigi ĝin, lanĉu Software Manager (Aldoni/Forigi Programojn)
Alklaku la deksteran trioblalinian menuon [aŭ punktojn, depende de la labortabla medio], ĉe la menuo elektu «Preferoj»
Navigu al la langeto «Flatpak», kaj baskuligu la opcion pri subteno de Flatpak (ankaŭ kontrolado pri ĝisdatigoj estas rekomendata).
Por fini la instalon, restartigu vian sistemon. Nun vi pretas instali programojn!