Pako por Flatpak estas instalebla sur Mageia, versio 6 aŭ pli nova. Por instali per DNF, rulu la jenon kiel la ĉefuzanto:
dnf install flatpakAlternative, por instali per urpmi, rulu la jenon:
urpmi flatpakFlathub estas la plej bona loko akiri Flatpak-programojn. Por atingi ĝin, elŝutu kaj instalu la Flathub-deponejodosieron, aŭ rulu la jenon en terminalo:
flatpak remote-add --if-not-exists flathub https://dl.flathub.org/repo/flathub.flatpakrepoPor fini la instalon, restartigu vian sistemon. Nun vi pretas instali programojn!
Notu: grafika instalado de Flatpak-programoj ne eblas ĉe Mageia.