Flatpak estas apriore instalita ĉe MX versioj 18 kaj pli novaj. Necesas nur aktivigi la deponejon Flathub per jenaj instrukcioj:
Lanĉu MX Package Installer (malfermu la menuon kaj rigardu en «MX Tools») kaj elektu la langeton «Flatpaks». Por aktivigi la deponejon, oni devas tajpi la pasvorton de la ĉefuzanto.
Por fini la instalon, restartigu vian sistemon. Nun vi pretas instali programojn!