Flatpak estas apriore instalita sur Fedora Workstation, Fedora Silverblue kaj Fedora Kinoite. Por komenci, vi devas ŝalti Flathub, kiu estas la plej bona maniero akiri Flatpak-programojn. Flathub estas apriore agordita kiel unu el la Triapartiaj Deponejoj. Alternative, vi povas elŝuti kaj instali la Flathub-deponejodosieron.
Nun vi pretas instali programojn!
La ĉi-supraj ligoj supozeble funkcios sur la aprioraj instalaĵoj de Fedora por GNOME aŭ KDE, sed se ili ial ne funkcias, vi povas malaŭtomate instali Flathub rulante la jenon: