Flatpak-programoj estas instaleblaj sur ChromeOS per la kongruiga tavolo Crostini Linux. Tio ĉi ne estas havebla por ĉiuj aparatoj kun ChromeOS; tial certigu la kongruecon de via aparato antaŭ ol instalado. Jen la listo de kongruaj aparatoj.
Navigu al chrome://os-settings, foliumu al Developers, kaj ŝaltu Linux development environment. Instalado de Linux iom daŭros.
Premu la klavon por Serĉi/Lanĉi, kaj lanĉu la Terminalon tajpante «Terminalo».
Por instali Flatpak, rulu la jenon en la terminalo:
Flathub estas la plej bona loko por akiri Flatpak-programojn. Por ŝalti ĝin, rulu la jenon:
Por fini la instaladon, restartigu Linux. Vi povas fari tion dekstre alklakante la terminalon kaj poste alklakante «Shut down Linux». Nun vi pretasinstali programojn!