Mastrumu vermon, por ke ĝi manĝu plusojn kaj iĝu pli longa. Evitu malamikajn vermojn manĝante terpomojn kaj bananojn por plilongiĝi. Ĉiu vermo havas ses vivojn kaj perdos unu, se ĝi trafas muron, alian vermon aŭ sin mem. La malamikaj vermoj celas la samajn plusojn kiel vi, do atentu: se ili tro kreskas, vi ne havos multe da spaco por moviĝi.
La aventuro progresas tra 26 mapoj de kreskanta malfacileco. La fruaj niveloj plejparte estas malfermaj kun malmultaj muroj, sed poste malvastaj spacoj kaj teleportejoj tute ŝanĝas la ludon.
Ludu sole kontraŭ ĝis kvin malamikaj vermoj, aŭ kunhavigu vian klavaron por ludi kune kun amiko.