Kalkulilo estas aplikaĵo, kiu solvas matematikajn egalaĵojn. Kvankam ĝi unue ŝajnas esti simpla kalkulilo kun nura bazaj aritmetikaj operacioj, vi povas ŝanĝi al altnivela, financa aŭ programada reĝimo por trovi surprizan aron de kapabloj.
La altnivela kalkulilo subtenas multajn operaciojn, inkluzive: logaritmojn, faktorialojn, trigonometriajn kaj hiperbolajn funkciojn, modulan dividon, kompleksajn nombrojn, generadon de hazardaj nombroj kaj priman faktorigon.
Financa reĝimo subtenas plurajn komputadojn, inkluzive periodan interesan indicon, nunan kaj estontan valoron, duoblan malpliiĝon kaj linearan amortizon, kaj multajn aliajn.
Programada reĝimo subtenas kalkulojn per oftaj bazoj (duuma, okuma, dekuma kaj deksesuma), laŭbitajn operaciojn, unuan kaj duan komplementon, konverton inter signoj kaj signokodoj, kaj pli.
Konverta reĝimo subtenas konvertojn inter oftaj unuoj, valutoj kaj nombrobazoj.