GNOME Klotski estas puzloj de glitigantaj blokoj. La celo estas movi la ĉefan strukturon al la verdaj markoj. Por fari tion, vi devos glitigi la aliajn blokojn el la vojo. Kompletu ĉiujn puzlojn per minimumaj movoj!
GNOME Klotski enhavas ĉirkaŭ 30 malsamajn ŝablonojn de diversaj malfacilecoj. Kelkaj ŝablonoj multe similas unu la alian, nur grandeco de unu aŭ pli blokoj malsamas. Aliaj ŝablonoj pli varias.