KGeography estas lernilo por geografio, kiu permesas al vi lerni pri la politikaj dividoj de iuj landoj (dividoj, ĉefurboj de tiuj dividoj kaj iliaj associitaj flagoj se ekzistantaj).
Trajtoj:
Foliumu la mapojn klakante en mapdividon por vidi ĝian nomon, ĉefurbon kaj flagon
La ludo diras al vi mapdividan nomon kaj vi devas alklaki ĝin surmape
La ludo diras al vi ĉefurbon kaj vi devas diveni la dividon al kiu ĝi apartenas
La ludo diras al vi dividon kaj vi devas diveni ĝian ĉefurbon
La ludo montras al vi mapdividan flagon kaj vi devas diveni ĝian nomon
La ludo diras al vi mapdividan nomon kaj vi devas diveni ĝian flagon
La ludo montras malplenan mapon kaj vi devas lokigi dividojn sur ĝi unu post la alia
Ŝanĝoj en la versio 25.12.0
antaŭ 11 tagoj
(Kunmetita antaŭ 10 tagoj)
Neniu ŝanĝprotokolo havebla
Komunume evoluigata
Ĉi tiu programo estas malkaŝite evoluigata de internacia komunumo kaj eldonita sub la permesilo GNU General Public License v2.0 or later.