KBounce estas unu-ludanta arkadludo kun la elementoj de enigmo. Ĝi estas ludata sur kampo, ĉirkaŭita de muro, kun du aŭ pli da pilkoj kiuj moviĝas sur la kampo resaltante de muroj. La ludanto povas konstrui novajn murojn, malpliigante la grandecon de aktiva kampo. La celo de la ludo estas plenigi almenaŭ 75% de la kampo kaj avanci al la sekva nivelo.