Icon Explorer permesas al artistoj kaj programistoj antaŭrigardi kaj elekti piktogramojn. Icon Explorer provas bildigi la piktogramojn ĝuste kiel ili aspektus desegnitaj en la aplikaĵo. Ĝi permesas filtri laŭ kategorio kaj nomo. Icon Explorer ne estas ĝeneraluzebla ilo, sed orientita al artistaj kaj programistaj uzokazoj. Icon Explorer ankaŭ disponigas kromprogramon por Kate kaj KDevelop por esti uzata kiel piktogram-elektilo.