Pri Flathub: la Programvendejo por Linux
Flathub estas la loko por akiri kaj distribui programojn por ĉiaj Linux-distribuaĵoj. Ĝin funkciigas Flatpak, permesante al Flathub-aplikoj ruliĝi sur preskaŭ ajna Linux-distribuaĵo.
Uzu Flathub por ĝui kreskantan kolekton da Flatpak-programoj sekvante la instrukciojn por agordado.
Submeti programojn
Aŭtoroj de programoj povas submeti siajn programojn por distribuo al la kreskanta uzantaro de Flathub, tiel atingante la tutan ekosistemon de Linux.
Nuntempe, programoj devas aŭ esti laŭleĝe redistribueblaj aŭ disponeblaj per triapartia elŝuto. Tamen, se vi aŭtoris proprietan programon kaj interesiĝas uzi Flathub, ni ŝatus paroli kun vi.
Konfirmitaj programoj
Kion signifas la marko sub nomo de programo?
Kelkaj programoj havas konfirmomarkon sur la paĝo pri la programo sub la nomo de la programisto. Tio signifas, ke la programo estas ĉe Flathub eldonita de ĝia originala programisto aŭ aliulo aprobita de la programisto.
Kelkaj programoj estas eldonitaj de uloj ne aprobitaj de la origina programisto. Tio estas permesata, sed tiaj programoj ne rajtas ricevi la konfirmomarkon.
Apud la konfirmomarko estas ligo al la programista retejo aŭ konto ĉe fontkoda deponejo. Flathub konfirmis la identecon de la programisto per tiu ligo.
Mi eldonis programon ĉe Flathub. Kiel mi igu ĝin konfirmita?
Unue, salutu al Flathub. Trovu la butonon «Portalo por programistoj» ĉe la malsupro de la paĝo. Alklaku tiun programon, kiun vi volas igi konfirmita. Poste trovu la paragrafon «Konfirmado». La tieaj instrukcioj gvidos vin tra la konfirma procedo.
Kontakti
Gazetaro
Plaĉas al ni respondi demandojn de, kaj aranĝi intervjuojn kun, ĵurnalistoj kaj teknikaj verkistoj
Raporti problemojn
Ni prenas serioze sekurecajn problemojn
Programistoj & uzantoj
Konektu kun la administrantoj kaj aliaj komunumanoj por demandi kaj disdoni viajn sciojn
Dankoj
Flathub ne eblus sen la malavara subteno de la jenaj organizaĵoj kaj homoj.